Text copied!
Bibles in Esperanto

Sentencoj 19:5-18 in Esperanto

Help us?

Sentencoj 19:5-18 in Londona Biblio

5 Falsa atestanto ne restos sen puno; Kaj kiu elspiras mensogojn, tiu ne saviĝos.
6 Multaj serĉas favoron de malavarulo; Kaj ĉiu estas amiko de homo, kiu donas donacojn.
7 Ĉiuj fratoj de malriĉulo lin malamas; Tiom pli malproksimiĝas de li liaj amikoj! Li havas esperon pri vortoj, kiuj ne estos plenumitaj.
8 Kiu akiras prudenton, tiu amas sian animon; Kiu gardas saĝon, tiu trovas bonon.
9 Falsa atestanto ne restos sen puno; Kaj kiu elspiras mensogojn, tiu pereos.
10 Al malsaĝulo ne konvenas agrablaĵo; Ankoraŭ malpli konvenas al sklavo regi super princoj.
11 Saĝo de homo faras lin pacienca; Kaj gloro por li estas pardoni pekon.
12 Kiel kriego de leono estas la kolero de reĝo; Kaj lia favoro estas kiel roso sur herbo.
13 Pereo por sia patro estas malsaĝa filo; Kaj malpacema edzino estas kiel konstanta gutado.
14 Domo kaj havo estas heredataj post gepatroj; Sed saĝa edzino estas de la Eternulo.
15 Mallaboremeco enigas en profundan dormon, Kaj animo maldiligenta suferos malsaton.
16 Kiu konservas moralordonon, tiu konservas sian animon; Sed kiu ne atentas Lian vojon, tiu mortos.
17 Kiu kompatas malriĉulon, tiu pruntedonas al la Eternulo, Kaj Tiu redonos al li por lia bonfaro.
18 Punu vian filon, dum ekzistas espero, Sed via koro ne deziru lian pereon.
Sentencoj 19 in Londona Biblio