Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Sentencoj - Sentencoj 19

Sentencoj 19:5-18

Help us?
Click on verse(s) to share them!
5Falsa atestanto ne restos sen puno; Kaj kiu elspiras mensogojn, tiu ne saviĝos.
6Multaj serĉas favoron de malavarulo; Kaj ĉiu estas amiko de homo, kiu donas donacojn.
7Ĉiuj fratoj de malriĉulo lin malamas; Tiom pli malproksimiĝas de li liaj amikoj! Li havas esperon pri vortoj, kiuj ne estos plenumitaj.
8Kiu akiras prudenton, tiu amas sian animon; Kiu gardas saĝon, tiu trovas bonon.
9Falsa atestanto ne restos sen puno; Kaj kiu elspiras mensogojn, tiu pereos.
10Al malsaĝulo ne konvenas agrablaĵo; Ankoraŭ malpli konvenas al sklavo regi super princoj.
11Saĝo de homo faras lin pacienca; Kaj gloro por li estas pardoni pekon.
12Kiel kriego de leono estas la kolero de reĝo; Kaj lia favoro estas kiel roso sur herbo.
13Pereo por sia patro estas malsaĝa filo; Kaj malpacema edzino estas kiel konstanta gutado.
14Domo kaj havo estas heredataj post gepatroj; Sed saĝa edzino estas de la Eternulo.
15Mallaboremeco enigas en profundan dormon, Kaj animo maldiligenta suferos malsaton.
16Kiu konservas moralordonon, tiu konservas sian animon; Sed kiu ne atentas Lian vojon, tiu mortos.
17Kiu kompatas malriĉulon, tiu pruntedonas al la Eternulo, Kaj Tiu redonos al li por lia bonfaro.
18Punu vian filon, dum ekzistas espero, Sed via koro ne deziru lian pereon.

Read Sentencoj 19Sentencoj 19
Compare Sentencoj 19:5-18Sentencoj 19:5-18