Text copied!
Bibles in Esperanto

Sentencoj 17:4-16 in Esperanto

Help us?

Sentencoj 17:4-16 in Londona Biblio

4 Malbonfaranto obeas malbonajn buŝojn; Malveremulo atentas malpian langon.
5 Kiu mokas malriĉulon, tiu ofendas lian Kreinton; Kiu ĝojas pri ies malfeliĉo, tiu ne restos sen puno.
6 Nepoj estas krono por maljunuloj; Kaj gloro por infanoj estas iliaj gepatroj.
7 Al malsaĝulo ne konvenas alta parolado, Kaj ankoraŭ malpli al nobelo mensogado.
8 Donaco estas juvelo en la okuloj de sia mastro; Kien ajn li sin turnos, li sukcesos.
9 Kiu kovras kulpon, tiu serĉas amikecon; Sed kiu reparolas pri la afero, tiu disigas amikojn.
10 Pli efikas riproĉo ĉe saĝulo, Ol cent batoj ĉe malsaĝulo.
11 Malbonulo serĉas nur ribelon; Sed terura sendato estos sendita kontraŭ lin.
12 Pli bone estas renkonti ursinon, al kiu estas rabitaj ĝiaj infanoj, Ol malsaĝulon kun lia malsaĝeco.
13 Kiu redonas malbonon por bono, El ties domo ne malaperos malbono.
14 La komenco de malpaco estas kiel liberigo de akvo; Antaŭ ol ĝi tro vastiĝis, forlasu la malpacon.
15 Kiu pravigas malvirtulon, kaj kiu malpravigas virtulon, Ambaŭ estas abomenaĵo por la Eternulo.
16 Por kio servas mono en la mano de malsaĝulo? Ĉu por aĉeti saĝon, kiam li prudenton ne havas?
Sentencoj 17 in Londona Biblio