Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Sentencoj - Sentencoj 17

Sentencoj 17:4-16

Help us?
Click on verse(s) to share them!
4Malbonfaranto obeas malbonajn buŝojn; Malveremulo atentas malpian langon.
5Kiu mokas malriĉulon, tiu ofendas lian Kreinton; Kiu ĝojas pri ies malfeliĉo, tiu ne restos sen puno.
6Nepoj estas krono por maljunuloj; Kaj gloro por infanoj estas iliaj gepatroj.
7Al malsaĝulo ne konvenas alta parolado, Kaj ankoraŭ malpli al nobelo mensogado.
8Donaco estas juvelo en la okuloj de sia mastro; Kien ajn li sin turnos, li sukcesos.
9Kiu kovras kulpon, tiu serĉas amikecon; Sed kiu reparolas pri la afero, tiu disigas amikojn.
10Pli efikas riproĉo ĉe saĝulo, Ol cent batoj ĉe malsaĝulo.
11Malbonulo serĉas nur ribelon; Sed terura sendato estos sendita kontraŭ lin.
12Pli bone estas renkonti ursinon, al kiu estas rabitaj ĝiaj infanoj, Ol malsaĝulon kun lia malsaĝeco.
13Kiu redonas malbonon por bono, El ties domo ne malaperos malbono.
14La komenco de malpaco estas kiel liberigo de akvo; Antaŭ ol ĝi tro vastiĝis, forlasu la malpacon.
15Kiu pravigas malvirtulon, kaj kiu malpravigas virtulon, Ambaŭ estas abomenaĵo por la Eternulo.
16Por kio servas mono en la mano de malsaĝulo? Ĉu por aĉeti saĝon, kiam li prudenton ne havas?

Read Sentencoj 17Sentencoj 17
Compare Sentencoj 17:4-16Sentencoj 17:4-16