Text copied!
Bibles in Esperanto

Sentencoj 17:16-25 in Esperanto

Help us?

Sentencoj 17:16-25 in Londona Biblio

16 Por kio servas mono en la mano de malsaĝulo? Ĉu por aĉeti saĝon, kiam li prudenton ne havas?
17 En ĉiu tempo amiko amas, Kaj li fariĝas frato en mizero.
18 Homo malsaĝa donas manon en manon, Kaj garantias por sia proksimulo.
19 Kiu amas malpacon, tiu amas pekon; Kiu tro alte levas sian pordon, tiu serĉas pereon.
20 Malica koro ne trovos bonon; Kaj kiu havas neĝustan langon, tiu enfalos en malfeliĉon.
21 Kiu naskas malsaĝulon, tiu havas ĉagrenon; Kaj patro de malprudentulo ne havos ĝojon.
22 Ĝoja koro estas saniga; Kaj malĝoja spirito sekigas la ostojn.
23 Kaŝitajn donacojn akceptas malvirtulo, Por deklini la vojon de la justeco.
24 Antaŭ la vizaĝo de prudentulo estas saĝo; Sed la okuloj de malsaĝulo estas en la fino de la tero.
25 Filo malsaĝa estas ĉagreno por sia patro, Kaj malĝojo por sia patrino.
Sentencoj 17 in Londona Biblio