Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Sentencoj - Sentencoj 17

Sentencoj 17:16-25

Help us?
Click on verse(s) to share them!
16Por kio servas mono en la mano de malsaĝulo? Ĉu por aĉeti saĝon, kiam li prudenton ne havas?
17En ĉiu tempo amiko amas, Kaj li fariĝas frato en mizero.
18Homo malsaĝa donas manon en manon, Kaj garantias por sia proksimulo.
19Kiu amas malpacon, tiu amas pekon; Kiu tro alte levas sian pordon, tiu serĉas pereon.
20Malica koro ne trovos bonon; Kaj kiu havas neĝustan langon, tiu enfalos en malfeliĉon.
21Kiu naskas malsaĝulon, tiu havas ĉagrenon; Kaj patro de malprudentulo ne havos ĝojon.
22Ĝoja koro estas saniga; Kaj malĝoja spirito sekigas la ostojn.
23Kaŝitajn donacojn akceptas malvirtulo, Por deklini la vojon de la justeco.
24Antaŭ la vizaĝo de prudentulo estas saĝo; Sed la okuloj de malsaĝulo estas en la fino de la tero.
25Filo malsaĝa estas ĉagreno por sia patro, Kaj malĝojo por sia patrino.

Read Sentencoj 17Sentencoj 17
Compare Sentencoj 17:16-25Sentencoj 17:16-25