Text copied!
Bibles in Esperanto

Sentencoj 15:14-28 in Esperanto

Help us?

Sentencoj 15:14-28 in Londona Biblio

14 La koro de saĝulo serĉas instruon; Sed la buŝo de malsaĝuloj nutras sin per malsaĝeco.
15 Ĉiuj tagoj de malfeliĉulo estas malbonaj; Sed kontenta koro estas festenado.
16 Pli bona estas malmulto kun timo antaŭ la Eternulo, Ol granda trezoro kun maltrankvileco ĉe ĝi.
17 Pli bona estas manĝo el verdaĵo, sed kun amo, Ol grasa bovo, sed kun malamo.
18 Kolerema homo kaŭzas malpacon; Kaj pacienculo kvietigas disputon.
19 La vojo de maldiligentulo estas kiel dornarbeto; Sed la vojo de virtuloj estas ebenigita.
20 Saĝa filo ĝojigas la patron; Sed homo malsaĝa estas malhonoro por sia patrino.
21 Malsaĝeco estas ĝojo por malsaĝulo; Sed homo prudenta iras ĝustan vojon.
22 Kie ne estas konsilo, tie la entreprenoj neniiĝas; Sed ĉe multe da konsilantoj ili restas fortikaj.
23 Plezuro por homo estas en la respondo de lia buŝo; Kaj kiel bona estas vorto en la ĝusta tempo!
24 La vojo de la vivo por saĝulo iras supren, Por ke li evitu Ŝeolon malsupre.
25 La domon de fieruloj la Eternulo ruinigas; Sed Li gardas la limojn de vidvino.
26 Abomenaĵo por la Eternulo estas la intencoj de malnoblulo; Sed agrablaj estas la paroloj de puruloj.
27 Profitemulo malĝojigas sian domon; Sed kiu malamas donacojn, tiu vivos.
28 La koro de virtulo pripensas respondon; Sed la buŝo de malvirtuloj elfluigas malbonon.
Sentencoj 15 in Londona Biblio