Text copied!
Bibles in Esperanto

Sentencoj 15:10-21 in Esperanto

Help us?

Sentencoj 15:10-21 in Londona Biblio

10 Malbona puno atendas tiun, kiu forlasas la vojon; Kaj la malamanto de admono mortos.
11 Ŝeol kaj la abismo estas antaŭ la Eternulo: Tiom pli la koroj de la homidoj.
12 Mokanto ne amas tiun, kiu lin admonas; Al saĝuloj li ne iras.
13 Ĝoja koro faras la vizaĝon ĝoja; Sed ĉe ĉagreno de la koro la spirito estas malgaja.
14 La koro de saĝulo serĉas instruon; Sed la buŝo de malsaĝuloj nutras sin per malsaĝeco.
15 Ĉiuj tagoj de malfeliĉulo estas malbonaj; Sed kontenta koro estas festenado.
16 Pli bona estas malmulto kun timo antaŭ la Eternulo, Ol granda trezoro kun maltrankvileco ĉe ĝi.
17 Pli bona estas manĝo el verdaĵo, sed kun amo, Ol grasa bovo, sed kun malamo.
18 Kolerema homo kaŭzas malpacon; Kaj pacienculo kvietigas disputon.
19 La vojo de maldiligentulo estas kiel dornarbeto; Sed la vojo de virtuloj estas ebenigita.
20 Saĝa filo ĝojigas la patron; Sed homo malsaĝa estas malhonoro por sia patrino.
21 Malsaĝeco estas ĝojo por malsaĝulo; Sed homo prudenta iras ĝustan vojon.
Sentencoj 15 in Londona Biblio