10 Malbona puno atendas tiun, kiu forlasas la vojon; Kaj la malamanto de admono mortos.
11 Ŝeol kaj la abismo estas antaŭ la Eternulo: Tiom pli la koroj de la homidoj.
12 Mokanto ne amas tiun, kiu lin admonas; Al saĝuloj li ne iras.
13 Ĝoja koro faras la vizaĝon ĝoja; Sed ĉe ĉagreno de la koro la spirito estas malgaja.
14 La koro de saĝulo serĉas instruon; Sed la buŝo de malsaĝuloj nutras sin per malsaĝeco.
15 Ĉiuj tagoj de malfeliĉulo estas malbonaj; Sed kontenta koro estas festenado.
16 Pli bona estas malmulto kun timo antaŭ la Eternulo, Ol granda trezoro kun maltrankvileco ĉe ĝi.