Text copied!
Bibles in Esperanto

Sentencoj 11:21-25 in Esperanto

Help us?

Sentencoj 11:21-25 in Londona Biblio

21 Oni povas esti certa, ke malvirtulo ne restos senpuna; Sed la idaro de virtuloj estos savita.
22 Kiel ora ringo sur la nazo de porko, Tiel estas virino bela, sed malbonkonduta.
23 La deziro de virtuloj estas nur bono; Sed malvirtuloj povas esperi nur koleron.
24 Unu disdonas, kaj riĉiĝas ĉiam pli; Alia tro avaras, kaj tamen nur malriĉiĝas.
25 Animo benanta ĝuos bonstaton; Kaj kiu trinkigas, tiu mem havos sufiĉe por trinki.
Sentencoj 11 in Londona Biblio