Text copied!
Bibles in Esperanto

Sentencoj 11:18-29 in Esperanto

Help us?

Sentencoj 11:18-29 in Londona Biblio

18 Malvirtulo akiras profiton malveran, Kaj la semanto de virto veran rekompencon.
19 Bonfarado kondukas al vivo; Kaj kiu celas malbonon, tiu iras al sia morto.
20 Abomenaĵo por la Eternulo estas la malickoruloj; Sed plaĉas al Li tiuj, kiuj iras vojon pian.
21 Oni povas esti certa, ke malvirtulo ne restos senpuna; Sed la idaro de virtuloj estos savita.
22 Kiel ora ringo sur la nazo de porko, Tiel estas virino bela, sed malbonkonduta.
23 La deziro de virtuloj estas nur bono; Sed malvirtuloj povas esperi nur koleron.
24 Unu disdonas, kaj riĉiĝas ĉiam pli; Alia tro avaras, kaj tamen nur malriĉiĝas.
25 Animo benanta ĝuos bonstaton; Kaj kiu trinkigas, tiu mem havos sufiĉe por trinki.
26 Kiu retenas grenon, tiun malbenas la popolo; Sed beno venas sur la kapon de tiu, kiu disdonas.
27 Kiu celas bonon, tiu atingos plaĉon; Sed kiu serĉas malbonon, tiun ĝi trafos.
28 Kiu fidas sian riĉecon, tiu falos; Sed virtuloj floros kiel juna folio.
29 Kiu detruas sian domon, tiu heredos venton; Kaj malsaĝulo estas sklavo de saĝulo.
Sentencoj 11 in Londona Biblio