Text copied!
Bibles in Esperanto

Sentencoj 11:16-29 in Esperanto

Help us?

Sentencoj 11:16-29 in Londona Biblio

16 Aminda virino akiras honoron, Kaj potenculoj akiras riĉon.
17 Bonkora homo donos bonon al sia animo, Kaj kruelulo detruas sian karnon.
18 Malvirtulo akiras profiton malveran, Kaj la semanto de virto veran rekompencon.
19 Bonfarado kondukas al vivo; Kaj kiu celas malbonon, tiu iras al sia morto.
20 Abomenaĵo por la Eternulo estas la malickoruloj; Sed plaĉas al Li tiuj, kiuj iras vojon pian.
21 Oni povas esti certa, ke malvirtulo ne restos senpuna; Sed la idaro de virtuloj estos savita.
22 Kiel ora ringo sur la nazo de porko, Tiel estas virino bela, sed malbonkonduta.
23 La deziro de virtuloj estas nur bono; Sed malvirtuloj povas esperi nur koleron.
24 Unu disdonas, kaj riĉiĝas ĉiam pli; Alia tro avaras, kaj tamen nur malriĉiĝas.
25 Animo benanta ĝuos bonstaton; Kaj kiu trinkigas, tiu mem havos sufiĉe por trinki.
26 Kiu retenas grenon, tiun malbenas la popolo; Sed beno venas sur la kapon de tiu, kiu disdonas.
27 Kiu celas bonon, tiu atingos plaĉon; Sed kiu serĉas malbonon, tiun ĝi trafos.
28 Kiu fidas sian riĉecon, tiu falos; Sed virtuloj floros kiel juna folio.
29 Kiu detruas sian domon, tiu heredos venton; Kaj malsaĝulo estas sklavo de saĝulo.
Sentencoj 11 in Londona Biblio