Text copied!
Bibles in Esperanto

Sentencoj 11:1-12 in Esperanto

Help us?

Sentencoj 11:1-12 in Londona Biblio

1 Malvera pesilo estas abomenaĵo por la Eternulo; Sed plena pezo plaĉas al Li.
2 Se venis malhumileco, venos ankaŭ honto; Sed ĉe la humiluloj estas saĝo.
3 La senkulpeco de la piuloj gvidos ilin; Sed la falsemo pereigos la maliculojn.
4 Ne helpos riĉo en la tago de kolero; Sed bonfaremo savas de morto.
5 La justeco de piulo ebenigas lian vojon; Sed malpiulo falos per sia malpieco.
6 La justeco de piuloj savos ilin; Sed la pasio de maliculoj ilin kaptos.
7 Kiam mortas homo pia, ne pereas lia espero; Sed la atendo de la pekuloj pereas.
8 Piulo estas savata kontraŭ mizero, Kaj malpiulo venas sur lian lokon.
9 Per la buŝo de hipokritulo difektiĝas lia proksimulo; Sed per kompreno piuloj saviĝas.
10 Kiam al la piuloj estas bone, la urbo ĝojas; Kaj kiam pereas malpiuloj, ĝi estas gaja.
11 Per la beno de piuloj urbo altiĝas; Kaj per la buŝo de malpiuloj ĝi ruiniĝas.
12 Kiu mokas sian proksimulon, tiu estas malsaĝulo; Sed homo prudenta silentas.
Sentencoj 11 in Londona Biblio