Text copied!
Bibles in Esperanto

Sentencoj 10:27-31 in Esperanto

Help us?

Sentencoj 10:27-31 in Londona Biblio

27 La timo antaŭ la Eternulo multigas la tagojn; Sed la jaroj de malpiuloj estos mallongigitaj.
28 La atendo de piuloj fariĝos ĝojo; Sed la espero de malpiuloj pereos.
29 La vojo de la Eternulo estas defendo por la senpekulo, Sed pereo por la malbonfarantoj.
30 Piulo neniam falpuŝiĝos; Sed la malpiuloj ne restos sur la tero.
31 La buŝo de piulo eligas saĝon; Sed lango falsema estos ekstermita.
Sentencoj 10 in Londona Biblio