Text copied!
Bibles in Esperanto

Sentencoj 10:23-27 in Esperanto

Help us?

Sentencoj 10:23-27 in Londona Biblio

23 Por malsaĝulo estas ĝojo fari malbonon; Kaj saĝo, por saĝulo.
24 Kio timigas malpiulon, tio trafos lin; Kaj kion deziras piuloj, tio estos donita al ili.
25 Kiel pasanta ventego, tiel malpiulo rapide malaperas; Sed piulo havas eternan fundamenton.
26 Kiel la vinagro por la dentoj kaj la fumo por la okuloj, Tiel la maldiligentulo estas por tiuj, kiuj lin sendis.
27 La timo antaŭ la Eternulo multigas la tagojn; Sed la jaroj de malpiuloj estos mallongigitaj.
Sentencoj 10 in Londona Biblio