Text copied!
Bibles in Esperanto

Romanoj 3:7-22 in Esperanto

Help us?

Romanoj 3:7-22 in Londona Biblio

7 Ĉar se la vero de Dio per mia mensogo abundis al Lia gloro, kial mi estas ankoraŭ juĝata, kiel pekinto?
8 kaj kial ne (kiel ni estas kalumniataj, kaj kelkaj asertas, ke ni diras): Ni faru malbonon, por ke venu bono? ilia kondamno estas justa.
9 Kio do? ĉu ni nin senkulpigas? Tute ne: ĉar ni jam akuzis egale Judojn kaj Grekojn, ke ĉiuj estas sub peko;
10 kiel estas skribite: Ne ekzistas justulo, ne eĉ unu;
11 Ne ekzistas prudentulo, Ne ekzistas iu, kiu serĉas Dion;
12 Ĉiuj devojiĝis, ĉiuj senutiliĝis; Ekzistas neniu, kiu faras bonon, ne eĉ unu;
13 Malfermita tombo estas ilia gorĝo; Per sia lango ili hipokritis; Veneno de vipuro estas sub iliaj lipoj;
14 Ilia buŝo estas plena de malbenado kaj malico;
15 Iliaj piedoj rapidas, por verŝi sangon;
16 Ruinigo kaj pereigo estas sur iliaj vojoj;
17 Kaj vojon de paco ili ne konas;
18 Antaŭ iliaj okuloj ne ekzistas timo antaŭ Dio.
19 Sed ni scias, ke ĉion ajn, kion la leĝo diras, ĝi parolas al tiuj, kiuj estas sub la leĝo; ke ĉiu buŝo fermiĝu, kaj ke la tuta mondo submetiĝu sub la juĝon de Dio;
20 ĉar per la faroj de la leĝo neniu karno praviĝos antaŭ Li; ĉar per la leĝo venas konscio pri peko.
21 Sed nun, ekster la leĝo, justeco de Dio montriĝis, atestata per la leĝo kaj la profetoj;
22 nome, la justeco de Dio, per fido al Jesuo Kristo, por ĉiuj kredantoj, ĉar ne ekzistas diferencigo;
Romanoj 3 in Londona Biblio