Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Romanoj - Romanoj 3

Romanoj 3:7-22

Help us?
Click on verse(s) to share them!
7Ĉar se la vero de Dio per mia mensogo abundis al Lia gloro, kial mi estas ankoraŭ juĝata, kiel pekinto?
8kaj kial ne (kiel ni estas kalumniataj, kaj kelkaj asertas, ke ni diras): Ni faru malbonon, por ke venu bono? ilia kondamno estas justa.
9Kio do? ĉu ni nin senkulpigas? Tute ne: ĉar ni jam akuzis egale Judojn kaj Grekojn, ke ĉiuj estas sub peko;
10kiel estas skribite: Ne ekzistas justulo, ne eĉ unu;
11Ne ekzistas prudentulo, Ne ekzistas iu, kiu serĉas Dion;
12Ĉiuj devojiĝis, ĉiuj senutiliĝis; Ekzistas neniu, kiu faras bonon, ne eĉ unu;
13Malfermita tombo estas ilia gorĝo; Per sia lango ili hipokritis; Veneno de vipuro estas sub iliaj lipoj;
14Ilia buŝo estas plena de malbenado kaj malico;
15Iliaj piedoj rapidas, por verŝi sangon;
16Ruinigo kaj pereigo estas sur iliaj vojoj;
17Kaj vojon de paco ili ne konas;
18Antaŭ iliaj okuloj ne ekzistas timo antaŭ Dio.
19Sed ni scias, ke ĉion ajn, kion la leĝo diras, ĝi parolas al tiuj, kiuj estas sub la leĝo; ke ĉiu buŝo fermiĝu, kaj ke la tuta mondo submetiĝu sub la juĝon de Dio;
20ĉar per la faroj de la leĝo neniu karno praviĝos antaŭ Li; ĉar per la leĝo venas konscio pri peko.
21Sed nun, ekster la leĝo, justeco de Dio montriĝis, atestata per la leĝo kaj la profetoj;
22nome, la justeco de Dio, per fido al Jesuo Kristo, por ĉiuj kredantoj, ĉar ne ekzistas diferencigo;

Read Romanoj 3Romanoj 3
Compare Romanoj 3:7-22Romanoj 3:7-22