Text copied!
Bibles in Esperanto

Psalmaro 91:1-6 in Esperanto

Help us?

Psalmaro 91:1-6 in Londona Biblio

1 Kiu loĝas sub la ŝirmo de la Plejaltulo, Tiu ripozas en la ombro de la Plejpotenculo.
2 Mi diras al la Eternulo: Mia rifuĝejo kaj mia fortikaĵo Estas Dio, kiun mi fidas.
3 Ĉar Li savos vin de la reto de kaptisto, De la pereiga pesto.
4 Per Siaj plumoj Li ŝirmos vin, Kaj sub Liaj flugiloj vi rifuĝos; Lia fideleco estas ŝildo kaj kiraso.
5 Ne timu la teruron de nokto, Nek sagon, kiu flugas tage,
6 Nek peston, kiu iras en mallumo, Nek epidemion, kiu ekstermas tagmeze.
Psalmaro 91 in Londona Biblio