Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Psalmaro - Psalmaro 91

Psalmaro 91:1-6

Help us?
Click on verse(s) to share them!
1Kiu loĝas sub la ŝirmo de la Plejaltulo, Tiu ripozas en la ombro de la Plejpotenculo.
2Mi diras al la Eternulo: Mia rifuĝejo kaj mia fortikaĵo Estas Dio, kiun mi fidas.
3Ĉar Li savos vin de la reto de kaptisto, De la pereiga pesto.
4Per Siaj plumoj Li ŝirmos vin, Kaj sub Liaj flugiloj vi rifuĝos; Lia fideleco estas ŝildo kaj kiraso.
5Ne timu la teruron de nokto, Nek sagon, kiu flugas tage,
6Nek peston, kiu iras en mallumo, Nek epidemion, kiu ekstermas tagmeze.

Read Psalmaro 91Psalmaro 91
Compare Psalmaro 91:1-6Psalmaro 91:1-6