Text copied!
Bibles in Esperanto

Psalmaro 81:9-15 in Esperanto

Help us?

Psalmaro 81:9-15 in Londona Biblio

9 Ne estu ĉe vi alia dio; Kaj ne adoru fremdan dion.
10 Mi estas la Eternulo, via Dio, Kiu elkondukis vin el la lando Egipta; Malfermu larĝe vian buŝon, kaj Mi ĝin plenigos.
11 Sed Mia popolo ne aŭskultis Mian voĉon, Izrael ne obeis Min.
12 Kaj Mi lasis ilin al la kaprico de ilia koro, Ke ili iru laŭ siaj intencoj.
13 Ho, se Mia popolo aŭskultus Min, Se Izrael irus per Miaj vojoj!
14 Rapide Mi faligus iliajn malamikojn, Kaj kontraŭ iliajn premantojn Mi direktus Mian manon.
15 La malamantoj de la Eternulo humiliĝus antaŭ Li, Kaj ilia bonstato estus eterna.
Psalmaro 81 in Londona Biblio