Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Psalmaro - Psalmaro 81

Psalmaro 81:9-15

Help us?
Click on verse(s) to share them!
9Ne estu ĉe vi alia dio; Kaj ne adoru fremdan dion.
10Mi estas la Eternulo, via Dio, Kiu elkondukis vin el la lando Egipta; Malfermu larĝe vian buŝon, kaj Mi ĝin plenigos.
11Sed Mia popolo ne aŭskultis Mian voĉon, Izrael ne obeis Min.
12Kaj Mi lasis ilin al la kaprico de ilia koro, Ke ili iru laŭ siaj intencoj.
13Ho, se Mia popolo aŭskultus Min, Se Izrael irus per Miaj vojoj!
14Rapide Mi faligus iliajn malamikojn, Kaj kontraŭ iliajn premantojn Mi direktus Mian manon.
15La malamantoj de la Eternulo humiliĝus antaŭ Li, Kaj ilia bonstato estus eterna.

Read Psalmaro 81Psalmaro 81
Compare Psalmaro 81:9-15Psalmaro 81:9-15