Text copied!
Bibles in Esperanto

Psalmaro 77:2-13 in Esperanto

Help us?

Psalmaro 77:2-13 in Londona Biblio

2 En la tago de mia suferado mi serĉas mian Sinjoron; En la nokto mia mano estas etendita kaj ne malleviĝas; Mia animo ne volas konsoliĝi.
3 Mi rememoras Dion, kaj mi ĝemas; Mi meditas, kaj mia spirito malĝojas. Sela.
4 Vi retenas la palpebrojn de miaj okuloj; Mi estas frapita, mi ne povas paroli.
5 Mi meditas pri la tagoj antikvaj, Pri la jaroj antaŭlonge pasintaj.
6 Mi rememoras en la nokto mian kanton; Mi parolas kun mia koro, Kaj mia spirito esploras.
7 Ĉu por eterne mia Sinjoro forpuŝis? Kaj ĉu Li ne plu favoros?
8 Ĉu por eterne ĉesiĝis Lia boneco? Ĉu Lia promeso ne plenumiĝos por ĉiuj generacioj?
9 Ĉu Dio forgesis indulgi? Ĉu Li fermis en kolero Sian favorkorecon? Sela.
10 Kaj mi diris: Tio estas mia aflikto, Ke aliiĝis la dekstra mano de la Plejaltulo.
11 Mi rememoros la farojn de la Eternulo; Jes, mi rememoros Viajn antikvajn miraklojn.
12 Mi meditos pri ĉiuj Viaj faroj, Kaj pri Viaj agoj mi parolos.
13 Ho Dio, en sankteco estas Via vojo; Kiu estas tiel granda dio, kiel nia Dio?
Psalmaro 77 in Londona Biblio