Text copied!
Bibles in Esperanto

Psalmaro 71:1-14 in Esperanto

Help us?

Psalmaro 71:1-14 in Londona Biblio

1 Vin, ho Eternulo, mi fidas: Mi neniam estu hontigita.
2 Per Via justeco savu min kaj liberigu min; Klinu al mi Vian orelon, kaj helpu min.
3 Estu por mi fortika roko, kien mi povus ĉiam veni, Kiun Vi destinis por mia savo; Ĉar Vi estas mia roko kaj mia fortikaĵo.
4 Ho mia Dio, liberigu min el la mano de malbonulo, El la mano de krimulo kaj premanto.
5 Ĉar Vi estas mia espero, ho mia Sinjoro; La Eternulo estas mia fido de post mia juneco.
6 Vin mi fidis de la embrieco, De la ventro de mia patrino Vi estas mia protektanto; Vin mi ĉiam gloros.
7 Mirindaĵo mi estis por multaj; Kaj Vi estas mia forta rifuĝejo.
8 Mia buŝo estas plena de glorado por Vi, Ĉiutage de Via majesto.
9 Ne forpuŝu min en la tempo de maljuneco; Kiam konsumiĝos miaj fortoj, tiam ne forlasu min.
10 Ĉar miaj malamikoj parolas pri mi, Kaj tiuj, kiuj insidas kontraŭ mia animo, konsiliĝas inter si,
11 Dirante: Dio lin forlasis; Persekutu kaj kaptu lin, ĉar neniu lin savos.
12 Ho Dio, ne malproksimiĝu de mi; Ho mia Dio, rapidu, por helpi min.
13 Estu hontigitaj kaj malaperu la persekutantoj de mia animo; De honto kaj malhonoro estu kovritaj tiuj, kiuj deziras al mi malbonon.
14 Kaj mi ĉiam fidos Kaj ĉiam pligrandigos Vian gloron.
Psalmaro 71 in Londona Biblio