2 Mi profundiĝis en profundan marĉon, kaj mi ne havas, sur kio stari; Mi enfalis en la profundon de la akvo, kaj la fluo min forportas.
3 Mi senfortiĝis de mia kriado, sekiĝis mia gorĝo; Laciĝis miaj okuloj de la atendado de mia Dio.
4 Pli multaj ol la haroj de mia kapo estas miaj senkaŭzaj malamantoj; Fortiĝis miaj premantoj, miaj maljustaj malamikoj; Kion mi ne rabis, tion mi devas fordoni.
5 Ho Dio, Vi scias mian malsaĝecon; Kaj miaj kulpoj ne estas kaŝitaj por Vi.
6 Ne hontiĝu per mi tiuj, kiuj esperas al Vi, ho mia Sinjoro, Eternulo Cebaot! Ne hontiĝu per mi tiuj, kiuj Vin serĉas, ho Dio de Izrael!
7 Ĉar pro Vi mi portas malhonoron, Honto kovras mian vizaĝon.
8 Mi fariĝis fremda por miaj fratoj, Nekonato por la filoj de mia patrino.
9 Ĉar fervoro pri Via domo min konsumis, Kaj la insultoj de Viaj insultantoj falis sur min.
10 Kaj mi ploras, mia animo estas en fasto, Kaj pri tio oni min hontigas.
11 Kiel veston mi metis sur min sakon, Kaj mi fariĝis moka ekzemplo por ili.
12 Parolas pri mi la sidantoj ĉe la pordego, Kaj la drinkantoj kantas pri mi.