Text copied!
Bibles in Esperanto

Psalmaro 66:8-16 in Esperanto

Help us?

Psalmaro 66:8-16 in Londona Biblio

8 Laŭdu, ho popoloj, nian Dion, Kaj laŭte aŭdigu Lian gloron.
9 Li donis vivon al nia animo, Kaj ne lasis falŝanceliĝi nian piedon.
10 Ĉar Vi esploris nin, ho Dio; Vi refandis nin, kiel oni refandas arĝenton.
11 Vi enirigis nin en kaptilon, Vi metis ŝarĝon sur niajn lumbojn;
12 Vi rajdigis homojn sur niaj kapoj; Ni trapasis fajron kaj akvon, Sed Vi elirigis nin en bonstaton.
13 Mi eniros en Vian domon kun bruloferoj; Mi plenumos al Vi miajn promesojn,
14 Kiujn eligis miaj lipoj kaj elparolis mia buŝo, Kiam mi estis en premo.
15 Grasajn bruloferojn mi alportos al Vi kun fumo de virŝafoj; Mi oferos bovidojn kaj kaprojn. Sela.
16 Venu, aŭskultu, ĉiuj, kiuj timas Dion; Kaj mi rakontos, kion Li faris por mia animo.
Psalmaro 66 in Londona Biblio