Text copied!
Bibles in Esperanto

Psalmaro 66:6-14 in Esperanto

Help us?

Psalmaro 66:6-14 in Londona Biblio

6 Li faris el maro sekan teron; Riveron oni transpaŝis piede; Tie ni ĝojis pro Li.
7 Li regas per Sia potenco eterne; Liaj okuloj rigardas la popolojn; La ribelantoj ne leviĝu. Sela.
8 Laŭdu, ho popoloj, nian Dion, Kaj laŭte aŭdigu Lian gloron.
9 Li donis vivon al nia animo, Kaj ne lasis falŝanceliĝi nian piedon.
10 Ĉar Vi esploris nin, ho Dio; Vi refandis nin, kiel oni refandas arĝenton.
11 Vi enirigis nin en kaptilon, Vi metis ŝarĝon sur niajn lumbojn;
12 Vi rajdigis homojn sur niaj kapoj; Ni trapasis fajron kaj akvon, Sed Vi elirigis nin en bonstaton.
13 Mi eniros en Vian domon kun bruloferoj; Mi plenumos al Vi miajn promesojn,
14 Kiujn eligis miaj lipoj kaj elparolis mia buŝo, Kiam mi estis en premo.
Psalmaro 66 in Londona Biblio