Text copied!
Bibles in Esperanto

Psalmaro 64:4-10 in Esperanto

Help us?

Psalmaro 64:4-10 in Londona Biblio

4 Por pafi kaŝe kontraŭ senkulpulon; Subite ili pafas kontraŭ lin kaj ne timas.
5 Ili fortikigas sin en malbona intenco, Ili konsiliĝas, por meti sekrete retojn; Ili diras: Kiu ilin vidos?
6 Ili elpensas krimojn, kaŝas ilin tre zorge interne en si, En la profundeco de la koro.
7 Sed Dio pafos kontraŭ ilin; Per sago subita ili estos frapitaj.
8 Kaj ili falos per sia propra lango; Ĉiuj, kiuj ilin vidos, balancos la kapon.
9 Kaj ektimos ĉiuj homoj, Kaj ili rakontos la agon de Dio Kaj komprenos Liajn farojn.
10 La virtulo ĝojos per la Eternulo, kaj fidos Lin; Kaj triumfos ĉiuj, kiuj havas pian koron.
Psalmaro 64 in Londona Biblio