Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Psalmaro - Psalmaro 64

Psalmaro 64:4-10

Help us?
Click on verse(s) to share them!
4Por pafi kaŝe kontraŭ senkulpulon; Subite ili pafas kontraŭ lin kaj ne timas.
5Ili fortikigas sin en malbona intenco, Ili konsiliĝas, por meti sekrete retojn; Ili diras: Kiu ilin vidos?
6Ili elpensas krimojn, kaŝas ilin tre zorge interne en si, En la profundeco de la koro.
7Sed Dio pafos kontraŭ ilin; Per sago subita ili estos frapitaj.
8Kaj ili falos per sia propra lango; Ĉiuj, kiuj ilin vidos, balancos la kapon.
9Kaj ektimos ĉiuj homoj, Kaj ili rakontos la agon de Dio Kaj komprenos Liajn farojn.
10La virtulo ĝojos per la Eternulo, kaj fidos Lin; Kaj triumfos ĉiuj, kiuj havas pian koron.

Read Psalmaro 64Psalmaro 64
Compare Psalmaro 64:4-10Psalmaro 64:4-10