Text copied!
Bibles in Esperanto

Psalmaro 55:1-8 in Esperanto

Help us?

Psalmaro 55:1-8 in Londona Biblio

1 Al la ĥorestro. Por kordaj instrumentoj. Instruo de David. Aŭskultu, ho Dio, mian preĝon, Kaj ne kaŝu Vin de mia petego.
2 Atentu min, kaj respondu al mi; Mi ĝemas en mia malĝojo, kaj mi ploregas,
3 Pro la kriado de la malamiko, Pro la premado de la malbonulo, Ĉar ili preparas kontraŭ mi malicon Kaj kolere min malamas.
4 Mia koro tremas en mi; Kaj teruroj de morto min atakis;
5 Timo kaj tremo venis sur min, Kaj konsternego min kovris.
6 Kaj mi diris: Ho, se mi havus flugilojn kiel kolombo! Mi forflugus kaj mi ie ekloĝus;
7 Malproksimen mi foriĝus, Mi ekloĝus en dezerto. Sela.
8 Mi rapidus al rifuĝejo For de ventego kaj fulmotondro.
Psalmaro 55 in Londona Biblio