Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Psalmaro - Psalmaro 55

Psalmaro 55:1-8

Help us?
Click on verse(s) to share them!
1Al la ĥorestro. Por kordaj instrumentoj. Instruo de David. Aŭskultu, ho Dio, mian preĝon, Kaj ne kaŝu Vin de mia petego.
2Atentu min, kaj respondu al mi; Mi ĝemas en mia malĝojo, kaj mi ploregas,
3Pro la kriado de la malamiko, Pro la premado de la malbonulo, Ĉar ili preparas kontraŭ mi malicon Kaj kolere min malamas.
4Mia koro tremas en mi; Kaj teruroj de morto min atakis;
5Timo kaj tremo venis sur min, Kaj konsternego min kovris.
6Kaj mi diris: Ho, se mi havus flugilojn kiel kolombo! Mi forflugus kaj mi ie ekloĝus;
7Malproksimen mi foriĝus, Mi ekloĝus en dezerto. Sela.
8Mi rapidus al rifuĝejo For de ventego kaj fulmotondro.

Read Psalmaro 55Psalmaro 55
Compare Psalmaro 55:1-8Psalmaro 55:1-8