Text copied!
Bibles in Esperanto

Psalmaro 54:1-6 in Esperanto

Help us?

Psalmaro 54:1-6 in Londona Biblio

1 Al la ĥorestro. Por kordaj instrumentoj. Instruo de David, kiam venis la Zifanoj, kaj diris al Saul: Jen David kaŝiĝas ĉe ni. Ho Dio, per Via nomo helpu min, Kaj per Via forto donu al mi justecon.
2 Ho Dio, aŭskultu mian preĝon, Atentu la vortojn de mia buŝo.
3 Ĉar fremduloj leviĝis kontraŭ mi, Kaj fortuloj serĉas mian animon; Ili ne havas Dion antaŭ si. Sela.
4 Jen Dio estas mia helpanto, Mia Sinjoro estas subtenanto de mia animo.
5 Li returnos la malbonon al miaj malamikoj: Laŭ Via vereco ekstermu ilin.
6 Kun volonteco mi faros al Vi oferdonon, Mi gloros Vian nomon, ho Eternulo, ĉar ĝi estas bona;
Psalmaro 54 in Londona Biblio