Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Psalmaro - Psalmaro 54

Psalmaro 54:1-6

Help us?
Click on verse(s) to share them!
1Al la ĥorestro. Por kordaj instrumentoj. Instruo de David, kiam venis la Zifanoj, kaj diris al Saul: Jen David kaŝiĝas ĉe ni. Ho Dio, per Via nomo helpu min, Kaj per Via forto donu al mi justecon.
2Ho Dio, aŭskultu mian preĝon, Atentu la vortojn de mia buŝo.
3Ĉar fremduloj leviĝis kontraŭ mi, Kaj fortuloj serĉas mian animon; Ili ne havas Dion antaŭ si. Sela.
4Jen Dio estas mia helpanto, Mia Sinjoro estas subtenanto de mia animo.
5Li returnos la malbonon al miaj malamikoj: Laŭ Via vereco ekstermu ilin.
6Kun volonteco mi faros al Vi oferdonon, Mi gloros Vian nomon, ho Eternulo, ĉar ĝi estas bona;

Read Psalmaro 54Psalmaro 54
Compare Psalmaro 54:1-6Psalmaro 54:1-6