Text copied!
Bibles in Esperanto

Psalmaro 50:17-23 in Esperanto

Help us?

Psalmaro 50:17-23 in Londona Biblio

17 Dum vi malamas moralinstruon Kaj ĵetas Miajn vortojn malantaŭen de vi?
18 Kiam vi vidas ŝteliston, vi aliĝas al li, Kaj kun adultuloj vi estas partoprenanto;
19 Vian buŝon vi uzas por malbono, Kaj via lango plektas falsaĵon;
20 Vi sidas kaj parolas kontraŭ via frato, Pri la filo de via patrino vi kalumnias.
21 Tion vi faris, kaj Mi silentis; Kaj vi pensis, ke Mi estas tia, kiel vi. Mi punos vin, kaj Mi metos ĉion antaŭ viajn okulojn.
22 Komprenu ĉi tion, vi, kiuj forgesas Dion; Alie Mi disŝiros, kaj neniu savos.
23 Kiu oferdonas dankon, tiu Min honoras; Kaj kiu estas singarda en la vojo, Al tiu Mi aperigos Dian helpon.
Psalmaro 50 in Londona Biblio