Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Psalmaro - Psalmaro 50

Psalmaro 50:17-23

Help us?
Click on verse(s) to share them!
17Dum vi malamas moralinstruon Kaj ĵetas Miajn vortojn malantaŭen de vi?
18Kiam vi vidas ŝteliston, vi aliĝas al li, Kaj kun adultuloj vi estas partoprenanto;
19Vian buŝon vi uzas por malbono, Kaj via lango plektas falsaĵon;
20Vi sidas kaj parolas kontraŭ via frato, Pri la filo de via patrino vi kalumnias.
21Tion vi faris, kaj Mi silentis; Kaj vi pensis, ke Mi estas tia, kiel vi. Mi punos vin, kaj Mi metos ĉion antaŭ viajn okulojn.
22Komprenu ĉi tion, vi, kiuj forgesas Dion; Alie Mi disŝiros, kaj neniu savos.
23Kiu oferdonas dankon, tiu Min honoras; Kaj kiu estas singarda en la vojo, Al tiu Mi aperigos Dian helpon.

Read Psalmaro 50Psalmaro 50
Compare Psalmaro 50:17-23Psalmaro 50:17-23