Text copied!
Bibles in Esperanto

Psalmaro 4:1-5 in Esperanto

Help us?

Psalmaro 4:1-5 in Londona Biblio

1 Al la ĥorestro. Por kordaj instrumentoj. Psalmo de David. Kiam mi vokas, respondu al mi, justa mia Dio! En premo Vi liberigas min; Korfavoru min, kaj aŭskultu mian preĝon.
2 Homidoj, ĝis kiam mia honoro estos malhonorata? Ĝis kiam vi amos vantaĵon kaj celos malveron? Sela.
3 Sciu do, ke la Eternulo apartigis la piulon por Si; La Eternulo aŭdas, kiam mi vokas al Li.
4 Tremu, kaj ne peku; Meditu en viaj koroj, sur viaj kuŝejoj, kaj estu fortikanimaj. Sela.
5 Oferdonu oferojn piajn, Kaj fidu la Eternulon.
Psalmaro 4 in Londona Biblio