Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Psalmaro - Psalmaro 4

Psalmaro 4:1-5

Help us?
Click on verse(s) to share them!
1Al la ĥorestro. Por kordaj instrumentoj. Psalmo de David. Kiam mi vokas, respondu al mi, justa mia Dio! En premo Vi liberigas min; Korfavoru min, kaj aŭskultu mian preĝon.
2Homidoj, ĝis kiam mia honoro estos malhonorata? Ĝis kiam vi amos vantaĵon kaj celos malveron? Sela.
3Sciu do, ke la Eternulo apartigis la piulon por Si; La Eternulo aŭdas, kiam mi vokas al Li.
4Tremu, kaj ne peku; Meditu en viaj koroj, sur viaj kuŝejoj, kaj estu fortikanimaj. Sela.
5Oferdonu oferojn piajn, Kaj fidu la Eternulon.

Read Psalmaro 4Psalmaro 4
Compare Psalmaro 4:1-5Psalmaro 4:1-5