Text copied!
Bibles in Esperanto

Psalmaro 38:2-11 in Esperanto

Help us?

Psalmaro 38:2-11 in Londona Biblio

2 Ĉar Viaj sagoj penetris en min, Kaj pezas sur mi Via mano.
3 Ekzistas neniu sana loko en mia korpo pro Via kolero, Nenio sendifekta ekzistas en miaj ostoj pro mia peko.
4 Ĉar miaj krimoj superas mian kapon; Kiel peza ŝarĝo, ili estas tro pezaj por mi.
5 Malbonodoras kaj pusas miaj ulceroj Pro mia malsaĝeco.
6 Mi kurbiĝis kaj kliniĝis treege, La tutan tagon mi iras malgaja.
7 Ĉar miaj internaĵoj estas plenaj de brulumo, Kaj ne ekzistas sana loko en mia korpo.
8 Mi tute senfortiĝis kaj kadukiĝis, Mi kriegas pro malkvieteco de mia koro.
9 Mia Sinjoro, antaŭ Vi estas ĉiuj miaj deziroj, Kaj mia ĝemo ne estas kaŝita antaŭ Vi.
10 Mia koro tremegas, forlasis min mia forto; Kaj eĉ la lumo de miaj okuloj ne estas ĉe mi.
11 Miaj amikoj kaj kamaradoj repaŝis pro mia pesto, Kaj miaj proksimuloj stariĝis malproksime.
Psalmaro 38 in Londona Biblio