14 Mi estas kiel homo, kiu ne aŭdas Kaj kiu ne havas en sia buŝo reparolon.
15 Sed al Vi, ho Eternulo, mi esperas; Vi aŭskultos, mia Sinjoro, mia Dio.
16 Ĉar mi diris: Ili povus ĝoji pri mi; Ili fanfaronus pri mi, kiam mia piedo ekŝanceliĝus.
17 Ĉar mi estas preta fali, Kaj mia sufero estas ĉiam antaŭ mi.
18 Ĉar mi konfesas mian kulpon; Kaj min ĉagrenas mia peko.
19 Kaj la malamikoj de mia vivo estas fortaj, Kaj multaj estas miaj senkaŭzaj malamantoj.
20 Kaj tiuj, kiuj pagas al mi malbonon por bono, Atakas min pro tio, ke mi celas bonon.
21 Ne forlasu min, ho Eternulo; Mia Dio, ne malproksimiĝu de mi.