Text copied!
Bibles in Esperanto

Psalmaro 38:1-9 in Esperanto

Help us?

Psalmaro 38:1-9 in Londona Biblio

1 Psalmo de David. Pro memoro. Ho Eternulo, ne en Via kolero min riproĉu, Kaj ne en Via furiozo min punu.
2 Ĉar Viaj sagoj penetris en min, Kaj pezas sur mi Via mano.
3 Ekzistas neniu sana loko en mia korpo pro Via kolero, Nenio sendifekta ekzistas en miaj ostoj pro mia peko.
4 Ĉar miaj krimoj superas mian kapon; Kiel peza ŝarĝo, ili estas tro pezaj por mi.
5 Malbonodoras kaj pusas miaj ulceroj Pro mia malsaĝeco.
6 Mi kurbiĝis kaj kliniĝis treege, La tutan tagon mi iras malgaja.
7 Ĉar miaj internaĵoj estas plenaj de brulumo, Kaj ne ekzistas sana loko en mia korpo.
8 Mi tute senfortiĝis kaj kadukiĝis, Mi kriegas pro malkvieteco de mia koro.
9 Mia Sinjoro, antaŭ Vi estas ĉiuj miaj deziroj, Kaj mia ĝemo ne estas kaŝita antaŭ Vi.
Psalmaro 38 in Londona Biblio