Text copied!
Bibles in Esperanto

Psalmaro 37:19-37 in Esperanto

Help us?

Psalmaro 37:19-37 in Londona Biblio

19 Ili ne estos hontigitaj en tempo malbona, Kaj en tagoj de malsato ili estos sataj.
20 Ĉar la malvirtuloj pereos, Kaj la malamikoj de la Eternulo malaperos kiel beleco de la herbejoj, Ili malaperos kiel fumo.
21 Malpiulo prunteprenas kaj ne pagas; Sed piulo korfavoras kaj donas.
22 Ĉar Liaj benitoj heredos la teron, Kaj Liaj malbenitoj ekstermiĝos.
23 De la Eternulo fortikiĝas la paŝoj de virta homo, Kaj lia vojo plaĉas al Li.
24 Falante, li ne estos forĵetita; Ĉar la Eternulo subtenos lian manon.
25 Mi estis juna kaj mi maljuniĝis, Kaj mi ne vidis virtulon forlasita, Nek liajn infanojn petantaj panon.
26 Ĉiutage li korfavoras kaj pruntedonas, Kaj liaj infanoj estos benitaj.
27 Forturniĝu de malbono kaj faru bonon, Kaj vi vivos eterne.
28 Ĉar la Eternulo amas justecon, Kaj ne forlasas Siajn fidelulojn; Ĉiam ili estos gardataj; Sed la semo de la malpiuloj estos ekstermita.
29 La virtuloj heredos la teron Kaj loĝos sur ĝi eterne.
30 La buŝo de virtulo parolas saĝon, Kaj lia lango diras justecon.
31 La ordonoj de lia Dio estas en lia koro; Liaj paŝoj ne ŝanceliĝas.
32 Malvirtulo subrigardas virtulon Kaj celas mortigi lin.
33 Sed la Eternulo ne lasos lin en liaj manoj, Kaj ne kondamnos lin, kiam li estos juĝata.
34 Esperu al la Eternulo kaj tenu vin je Lia vojo, Kaj Li altigos vin, ke vi heredu la teron; Vi vidos la ekstermon de la malvirtuloj.
35 Mi vidis malpiulon, kiu estis spitema, Kaj tenis sin larĝe, kiel sukplena multebranĉa arbo;
36 Sed apenaŭ mi preterpasis, li jam ne ekzistis; Mi serĉis lin, kaj li jam ne estis trovebla.
37 Konservu senkulpecon kaj celu veron, Ĉar estontecon havas homo pacema;
Psalmaro 37 in Londona Biblio