Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Psalmaro - Psalmaro 37

Psalmaro 37:19-37

Help us?
Click on verse(s) to share them!
19Ili ne estos hontigitaj en tempo malbona, Kaj en tagoj de malsato ili estos sataj.
20Ĉar la malvirtuloj pereos, Kaj la malamikoj de la Eternulo malaperos kiel beleco de la herbejoj, Ili malaperos kiel fumo.
21Malpiulo prunteprenas kaj ne pagas; Sed piulo korfavoras kaj donas.
22Ĉar Liaj benitoj heredos la teron, Kaj Liaj malbenitoj ekstermiĝos.
23De la Eternulo fortikiĝas la paŝoj de virta homo, Kaj lia vojo plaĉas al Li.
24Falante, li ne estos forĵetita; Ĉar la Eternulo subtenos lian manon.
25Mi estis juna kaj mi maljuniĝis, Kaj mi ne vidis virtulon forlasita, Nek liajn infanojn petantaj panon.
26Ĉiutage li korfavoras kaj pruntedonas, Kaj liaj infanoj estos benitaj.
27Forturniĝu de malbono kaj faru bonon, Kaj vi vivos eterne.
28Ĉar la Eternulo amas justecon, Kaj ne forlasas Siajn fidelulojn; Ĉiam ili estos gardataj; Sed la semo de la malpiuloj estos ekstermita.
29La virtuloj heredos la teron Kaj loĝos sur ĝi eterne.
30La buŝo de virtulo parolas saĝon, Kaj lia lango diras justecon.
31La ordonoj de lia Dio estas en lia koro; Liaj paŝoj ne ŝanceliĝas.
32Malvirtulo subrigardas virtulon Kaj celas mortigi lin.
33Sed la Eternulo ne lasos lin en liaj manoj, Kaj ne kondamnos lin, kiam li estos juĝata.
34Esperu al la Eternulo kaj tenu vin je Lia vojo, Kaj Li altigos vin, ke vi heredu la teron; Vi vidos la ekstermon de la malvirtuloj.
35Mi vidis malpiulon, kiu estis spitema, Kaj tenis sin larĝe, kiel sukplena multebranĉa arbo;
36Sed apenaŭ mi preterpasis, li jam ne ekzistis; Mi serĉis lin, kaj li jam ne estis trovebla.
37Konservu senkulpecon kaj celu veron, Ĉar estontecon havas homo pacema;

Read Psalmaro 37Psalmaro 37
Compare Psalmaro 37:19-37Psalmaro 37:19-37