Text copied!
Bibles in Esperanto

Psalmaro 36:2-9 in Esperanto

Help us?

Psalmaro 36:2-9 in Londona Biblio

2 Ĉar ĝi flatas al li en liaj okuloj, Ĝis lia pekado eltroviĝos kaj li malamiĝos.
3 La paroloj de lia buŝo estas krimo kaj malvero; Li ne volas kompreni, por fari bonon.
4 Krimon li pripensas sur sia kuŝejo; Li staras sur vojo ne bona; Malbonon li ne abomenas.
5 Ho Eternulo, ĝis la ĉielo atingas Via boneco, Via vereco ĝis la nuboj.
6 Via justeco estas kiel la montoj de Dio, Viaj juĝoj estas granda abismo; Homon kaj bruton Vi helpas, ho Eternulo.
7 Kiel grandvalora estas Via favoro, ho Dio! Kaj la homidoj ricevas rifuĝon en la ombro de Viaj flugiloj.
8 Ili satiĝas per la riĉa havo de Via domo, Kaj el la rivero de Viaj bonaĵoj Vi ilin trinkigas.
9 Ĉar ĉe Vi estas la fonto de vivo, Kaj en Via lumo ni vidas lumon.
Psalmaro 36 in Londona Biblio