Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Psalmaro - Psalmaro 36

Psalmaro 36:2-9

Help us?
Click on verse(s) to share them!
2Ĉar ĝi flatas al li en liaj okuloj, Ĝis lia pekado eltroviĝos kaj li malamiĝos.
3La paroloj de lia buŝo estas krimo kaj malvero; Li ne volas kompreni, por fari bonon.
4Krimon li pripensas sur sia kuŝejo; Li staras sur vojo ne bona; Malbonon li ne abomenas.
5Ho Eternulo, ĝis la ĉielo atingas Via boneco, Via vereco ĝis la nuboj.
6Via justeco estas kiel la montoj de Dio, Viaj juĝoj estas granda abismo; Homon kaj bruton Vi helpas, ho Eternulo.
7Kiel grandvalora estas Via favoro, ho Dio! Kaj la homidoj ricevas rifuĝon en la ombro de Viaj flugiloj.
8Ili satiĝas per la riĉa havo de Via domo, Kaj el la rivero de Viaj bonaĵoj Vi ilin trinkigas.
9Ĉar ĉe Vi estas la fonto de vivo, Kaj en Via lumo ni vidas lumon.

Read Psalmaro 36Psalmaro 36
Compare Psalmaro 36:2-9Psalmaro 36:2-9