Text copied!
Bibles in Esperanto

Psalmaro 21:8-13 in Esperanto

Help us?

Psalmaro 21:8-13 in Londona Biblio

8 Trovos Via mano ĉiujn Viajn malamikojn, Via dekstra trovos Viajn malamantojn.
9 Vi similigos ilin al brulanta forno, kiam Vi koleros; La Eternulo englutos ilin per Sia kolero, Kaj fajro ilin formanĝos.
10 Ilian naskitaron Vi ekstermos de sur la tero, Kaj ilian semon el inter la homidoj.
11 Ĉar ili preparis malbonon por Vi, Pripensis atencon, sed ne povis ĝin plenumi.
12 Vi devigos ilin turni al Vi la dorson, Viajn tendenojn Vi direktos kontraŭ iliajn vizaĝojn.
13 Leviĝu, ho Eternulo, en Via forto; Ni kantos kaj gloros Vian potencon.
Psalmaro 21 in Londona Biblio