Text copied!
Bibles in Esperanto

Psalmaro 20:2-8 in Esperanto

Help us?

Psalmaro 20:2-8 in Londona Biblio

2 Li sendu al vi helpon el la sanktejo, Kaj el Cion Li vin fortigu.
3 Li rememoru ĉiujn viajn oferdonojn, Kaj via brulofero aperu grasa antaŭ Li. Sela.
4 Li donu al vi tion, kion deziras via koro; Kaj ĉiujn viajn intencojn Li plenumu.
5 Ni estos gajaj pro Via venko, Kaj pro la nomo de nia Dio ni levos standardon. La Eternulo plenumu ĉiujn viajn petojn.
6 Nun mi ekscias, ke la Eternulo savas Sian sanktoleiton; Li aŭskultas lin el Sia sankta ĉielo, Forte savas lin per Sia dekstra mano.
7 Unuj fidas veturilojn, aliaj ĉevalojn; Sed ni alvokas la nomon de la Eternulo, nia Dio.
8 Ili ŝanceliĝas kaj falas, Kaj ni staras kaj tenas nin forte.
Psalmaro 20 in Londona Biblio