Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Psalmaro - Psalmaro 20

Psalmaro 20:2-8

Help us?
Click on verse(s) to share them!
2Li sendu al vi helpon el la sanktejo, Kaj el Cion Li vin fortigu.
3Li rememoru ĉiujn viajn oferdonojn, Kaj via brulofero aperu grasa antaŭ Li. Sela.
4Li donu al vi tion, kion deziras via koro; Kaj ĉiujn viajn intencojn Li plenumu.
5Ni estos gajaj pro Via venko, Kaj pro la nomo de nia Dio ni levos standardon. La Eternulo plenumu ĉiujn viajn petojn.
6Nun mi ekscias, ke la Eternulo savas Sian sanktoleiton; Li aŭskultas lin el Sia sankta ĉielo, Forte savas lin per Sia dekstra mano.
7Unuj fidas veturilojn, aliaj ĉevalojn; Sed ni alvokas la nomon de la Eternulo, nia Dio.
8Ili ŝanceliĝas kaj falas, Kaj ni staras kaj tenas nin forte.

Read Psalmaro 20Psalmaro 20
Compare Psalmaro 20:2-8Psalmaro 20:2-8