Text copied!
Bibles in Esperanto

Psalmaro 18:31-48 in Esperanto

Help us?

Psalmaro 18:31-48 in Londona Biblio

31 Ĉar kiu estas Dio, krom la Eternulo? Kaj kiu estas Roko, krom nia Dio?
32 Tiu Dio, kiu ĉirkaŭzonas min per forto Kaj perfektigas mian vojon;
33 Kiu similigas miajn piedojn al cervaj, Kaj starigas min sur miaj altaĵoj;
34 Kiu instruas mian manon militi, Kaj miajn brakojn streĉi kupran pafarkon.
35 Vi donis al mi la ŝildon de Via savo; Kaj Via dekstra mano subtenas min, Kaj Via favoro min grandigas.
36 Vi larĝigas mian paŝon sub mi, Por ke ne ŝanceliĝu miaj piedoj.
37 Mi persekutas miajn malamikojn, kaj mi atingas ilin; Kaj mi ne revenas, ĝis mi ilin pereigas.
38 Mi ilin frakasas, ke ili ne povas plu leviĝi; Ili falas sub miajn piedojn.
39 Vi ĉirkaŭzonas min per forto por la milito; Miajn atakintojn Vi ĵetas sub min.
40 Vi forkurigas de mi miajn malamikojn, Kaj miajn malamantojn mi ekstermas.
41 Ili krias, sed ne venas helpanto; Al la Eternulo, sed Li ne respondas al ili.
42 Mi disflugigas ilin, kiel polvon laŭ la vento; Kiel stratan koton mi ilin forĵetas.
43 Vi savas min de popola tumulto; Vi faras min ĉefo de la nacioj; Popolo, kiun mi ne konas, servas min.
44 Per atentaj oreloj ili obeas min; Aligentuloj respektegas min.
45 Aligentuloj senfortiĝas, Kaj kuras terurite el siaj fortikaĵoj.
46 Vivas la Eternulo; kaj benata estu mia Roko; Kaj alte glorata estu la Dio de mia savo:
47 Tiu Dio, kiu donas al mi venĝon Kaj submetas al mi popolojn,
48 Kiu savas min de miaj malamikoj, Altigas min super miaj atakintoj, Kaj savas min de perfortulo.
Psalmaro 18 in Londona Biblio