Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Psalmaro - Psalmaro 18

Psalmaro 18:31-48

Help us?
Click on verse(s) to share them!
31Ĉar kiu estas Dio, krom la Eternulo? Kaj kiu estas Roko, krom nia Dio?
32Tiu Dio, kiu ĉirkaŭzonas min per forto Kaj perfektigas mian vojon;
33Kiu similigas miajn piedojn al cervaj, Kaj starigas min sur miaj altaĵoj;
34Kiu instruas mian manon militi, Kaj miajn brakojn streĉi kupran pafarkon.
35Vi donis al mi la ŝildon de Via savo; Kaj Via dekstra mano subtenas min, Kaj Via favoro min grandigas.
36Vi larĝigas mian paŝon sub mi, Por ke ne ŝanceliĝu miaj piedoj.
37Mi persekutas miajn malamikojn, kaj mi atingas ilin; Kaj mi ne revenas, ĝis mi ilin pereigas.
38Mi ilin frakasas, ke ili ne povas plu leviĝi; Ili falas sub miajn piedojn.
39Vi ĉirkaŭzonas min per forto por la milito; Miajn atakintojn Vi ĵetas sub min.
40Vi forkurigas de mi miajn malamikojn, Kaj miajn malamantojn mi ekstermas.
41Ili krias, sed ne venas helpanto; Al la Eternulo, sed Li ne respondas al ili.
42Mi disflugigas ilin, kiel polvon laŭ la vento; Kiel stratan koton mi ilin forĵetas.
43Vi savas min de popola tumulto; Vi faras min ĉefo de la nacioj; Popolo, kiun mi ne konas, servas min.
44Per atentaj oreloj ili obeas min; Aligentuloj respektegas min.
45Aligentuloj senfortiĝas, Kaj kuras terurite el siaj fortikaĵoj.
46Vivas la Eternulo; kaj benata estu mia Roko; Kaj alte glorata estu la Dio de mia savo:
47Tiu Dio, kiu donas al mi venĝon Kaj submetas al mi popolojn,
48Kiu savas min de miaj malamikoj, Altigas min super miaj atakintoj, Kaj savas min de perfortulo.

Read Psalmaro 18Psalmaro 18
Compare Psalmaro 18:31-48Psalmaro 18:31-48