Text copied!
Bibles in Esperanto

Psalmaro 149:1-8 in Esperanto

Help us?

Psalmaro 149:1-8 in Londona Biblio

1 Haleluja! Kantu al la Eternulo novan kanton, Lian gloron en la anaro de fideluloj.
2 Izrael ĝoju pri sia Kreinto, La filoj de Cion ĝoju pri sia Reĝo.
3 Ili gloru Lian nomon en danco, Per tamburino kaj harpo ili muziku al Li.
4 Ĉar al la Eternulo plaĉas Lia popolo; Li ornamas humilulojn per savo.
5 La fideluloj ĝoju en honoro, Kantu ĝoje sur siaj kuŝejoj.
6 Glorado al Dio estas en ilia buŝo, Kaj dutranĉa glavo en ilia mano,
7 Por fari venĝon super la popoloj, Punkorektadon super la gentoj;
8 Por malliberigi iliajn reĝojn per ĉenoj Kaj iliajn eminentulojn per feraj katenoj;
Psalmaro 149 in Londona Biblio