Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Psalmaro - Psalmaro 149

Psalmaro 149:1-8

Help us?
Click on verse(s) to share them!
1Haleluja! Kantu al la Eternulo novan kanton, Lian gloron en la anaro de fideluloj.
2Izrael ĝoju pri sia Kreinto, La filoj de Cion ĝoju pri sia Reĝo.
3Ili gloru Lian nomon en danco, Per tamburino kaj harpo ili muziku al Li.
4Ĉar al la Eternulo plaĉas Lia popolo; Li ornamas humilulojn per savo.
5La fideluloj ĝoju en honoro, Kantu ĝoje sur siaj kuŝejoj.
6Glorado al Dio estas en ilia buŝo, Kaj dutranĉa glavo en ilia mano,
7Por fari venĝon super la popoloj, Punkorektadon super la gentoj;
8Por malliberigi iliajn reĝojn per ĉenoj Kaj iliajn eminentulojn per feraj katenoj;

Read Psalmaro 149Psalmaro 149
Compare Psalmaro 149:1-8Psalmaro 149:1-8